Absolvo

Absolvo havas, inter la multaj signifoj, ankaŭ unu religia-teologian, precipe se referenciata al kristanismo. Tiukaze ĝi enirigas en la agon per kiu la sacerdoto, en la sakramento de la konfeso, liberigas la konfesan pentinton el la pekoj. Tiu koncepto de absolvo realiĝas nur se:

1) la pentinto sincere konfesas siajn pekojn kaj vere pentas kaj sincere intencas eviti fali en pekojn en la estonteco;

2) la administranto estis valide sacerdotigita kaj kanone ŝarĝita por absolvi la personojn jure dependantajn de la religia aŭtoritato koncedinta.

La kristanaj eklezioj praktikantaj la absolvan sakramenton konscias ke ĝi mem havas la povon liberigi el la pekoj plenumitaj post la bapto pro tio ke Kristo starigis la sakramenton de la pardono de pekoj kiam li, resurektinte, elspiris sur la apostolojn dirante:

« Ricevu la Sanktan Spiriton: Kies pekojn vi pardonos, al tiuj ili estas pardonitaj; kies vi retenos, ili estas retenitaj » (Joh 20,22-23)

Ĉe tiu eksplicita konfido troviĝas en la Nova Testamento diversaj aludoj kaj invitoj de Jesuo ke la apostoloj faru kion li faras. Kaj oni aldonu la konstantan eklezian pratikadon pri tiu sakramento (vidu Ignacon, Tertulianon, Ireneon, Kiprianon ktp). Tiu lasta, ekzemple, opiniis ke tiu povo por pardoni la pekojn povas etendiĝi, kelkkaze, ankaŭ al la diakonoj, sed la diversaj komunumoj ne akceptis tion.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search