Besarabigermanoj

Besarabigermanoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Besarabiaj germanaj viroj kun tipaj ĉapoj, ĉ. 1935

La Besarabigermanoj (germane Bessarabiendeutsche, rumane Germani basarabeni, ukraine Бессарабські німці) estas etno germanlingva kiu vivis inter 1814 kaj 1940 en Besarabio (hodiaŭ en suda Moldavio respektive sudokcidento de Odesa provinco en Ukrainio, je Buĝak).

Kvanto de ĉ. naŭ miloj da personoj en 1814 venis el Badenio, Virtembergo, Alzaco, Bavario kaj hodiaŭ in Pollando troviĝantaj prusiaj teritorioj al Besarabio kaj Novorusio ene de Rusia Imperio; la regiono poste nomiĝis Gubernio Besarabio.

Nuntempe ili tie krom kelkaj malmultaj unuopuloj fakte ne plu ekzistas. Post kiam Besarabio en somero 1940 estis aneksita per la armeo de Sovetunio, la 93 000 besarabigermanoj preskaŭ komplete aŭtune de 1940 estis senditaj signife pli ol 1200 kilometrojn nordokcidenten al la Germana Regno. Konata ekzemplo estas la familio de Horst Köhler, sendita de Besarabio al la Germana Regno kaj de tie al Pollando, kiu tri jarojn post la forsendiĝo naskiĝis en 1943 kaj jardekojn poste iĝis la prezidanto de Germanio.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search