Bloomsday

Bloomsday en Dublino, 2003

Bloomsday estas festotago (ĉefe en Irlando) la 16-an de junio. Je tiu ĉi tago oni festas kaj la vivon de la irlanda verkisto James Joyce  kaj la eventojn en lia libro Uliso, kiuj ĉiuj okazas la saman tagon, la 16-an de junio 1904. Tio estas la tago, en kiu Leopold Bloom piediris ĉirkaŭ la urbon Dublino. Ĝi ankaŭ estas la tago en kiu Joyce renkontis sian amatinon Nora Barnacle.

En 1929 oni por la unua fojo festis la tagon en Parizo kaj en 1954 en Dublino mem. Depost tiam estas festoj en dekoj da lokoj tra la mondo.

Okaze de la 100a Bloomsday, en Dublino inter la 1-a de aprilo kaj la 31-a de aŭgusto 2004 okazis diversaj eventoj sub la nomo ReJoyce. Ankaŭ aliloke en la mondo oni festas la tagon kun prelegoj kaj teatraĵoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search