Bohemiismo

Ilustraĵo de Robodi por la libro de Henri Mirage - "Scenoj el la vivo de Bohemiismisto", 1913

Bohemiismo (France: La bohème) estas la praktiko de nekonvencia vivostilo, ofte en akompano de similmensaj homoj, kun malmultaj konstantaj ligoj, rilate al muzikaj, artaj aŭ literaturaj celoj. En tiu kunteksto, Bohemianoj aŭ Bohemiuloj estas vagemuloj, aventuremuloj, aŭ eĉ vagantoj. Alivorte, liberaj spiritoj, kiuj estas karakterizitaj de ne stabila vivstilo, kaj certe ne estas salajritaj posedantoj de familiano.

Tiu uzado de la vorto bohemiano unuafoje aperis en la angla lingvo en la 19-a jarcento[1] por priskribi la netradiciaj vivostilojn de marĝenigitaj kaj plej ofte malriĉaj artistoj, verkistoj, ĵurnalistoj, muzikistoj, kaj aktoroj en ĉefaj eŭropaj urboj. Bohemianoj estis asociaj kun neortodoksaj aŭ kontraŭ-sistemaj politikaj aŭ sociaj vidpunktoj, kiuj ofte estis esprimitaj pere de la libera amo, sobreco kaj — en kelkaj kazoj — volonta malriĉo. Riĉa kaj privilegia, eĉ aristokrata, bohemia etoso estas foje referencata kiel haute bohème[2] (en franca por alta bohemio).[3]

La termino Bohemiismo aperis en Francio en la komenco de la 19-a jarcento kiam artistoj kaj kreantoj ekkoncentriĝis en la malriĉaj, malaltklasaj, ciganaj kvartaloj. Bohémien estis ofta termino por la ciganoj de Francio, kiu estis erare konsiderataj atingintaj Francion dum la 15-a jarcento tra Bohemio,[4] tiam la nura protestanta kaj tiele hereza landoj inter okcidentaj kristanoj.

La poemo La Bohème, kun la samnoma refreno, de Charles Aznavour rakontas la historion de maljuniĝanta pentristo rememorigita pri bohema vivo, kiu li iam vivis kiel juna kaj malsata sed feliĉa artisto en Montmartre, Parizo.

  1. Fakta unua apero en tiu senco en angla, 1848 (OED).
  2. SeaDict Online Dictionary. Alirita 16-a de novembro 2013.
  3. Turque, Bill, "Montgomery County looks to get hip", 17-a de Februaro 2013. Kontrolita 16-a de novembro 2013.
  4. Harper, Douglas. Bohemian etymology. Online Etymology Dictionary (Novembro 2001). Alirita 2008-12-27.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search