Datumanalizado

Datumanalizado estas procezo de konsiderado de datumoj por ekstrakti utilajn informojn kaj ellabori konkludojn. Datumanalizado estas proksime rilata al datum-minado, sed datum-minado strebas al fokuso sur pli grandaj datumaroj, kun malpli granda emfazo je inferenco, kaj ofte uzas datumojn, kiuj estis origine kolektitaj por malsama celo. En statistikaj aplikoj, oni dividas datumanalizadon je priskriba statistiko, esplora datumanalizado (EDA) kaj konfirma datumanalizado (KDA, CDA). La EDA okupiĝas pri esploro de novaj esprimiloj en la datumoj, kaj KDA okupiĝas pri konfirmado kaj malkonfirmado de jam ekzistantaj hipotezoj.

La termino datumanalizado estas uzata ankaŭ kiel sinonimo de datum-modelado, kiu estas nerilata al la datumanalizado en senco de ĉi tiu artikolo.

Datumanalizado havas malsamajn aspektojn, kaj eble malsamajn nomojn, en malsamaj terenoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search