Eksvoto

Eksvotoj en la Sanktejo de la Virgulino de la Monto (Bolaños de Calatrava) (provinco Ciudad Real, Hispanio).

Eksvoto estas oferaĵo kiu paganoj faris al siaj dioj. Tiuj proponoj estis lasitaj en sanktejoj aŭ kultejoj kaj povis konsisti el figuretoj kiuj reprezentas personojn, animalojn, armojn, manĝaĵojn ktp.

La proponado de eksvotoj devenas el egipta kaj mezopotamia civilizoj. En Hispanio elstaras tiuj devenaj el elfosadoj de kuŝejoj de iberoj de la 3a jarcento a.K., trovitaj en la sudo kaj sudorienta de Iberio; tiuj iberaj eksvotoj kutime montras figurojn kiuj reprezentas militistojn, ĉevalrajdantojn aŭ animalojn, ĉefe el bronzo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search