Franca Aerforto | |||||
---|---|---|---|---|---|
Armée de l'air | |||||
aerarmeo | |||||
Komenco | 1909 vd | ||||
Fino | 11-a de septembro 2020 vd | ||||
Antaŭe | Aéronautique Militaire vd | ||||
Poste | French Air and Space Force vd | ||||
Lando(j) | Francio vd | ||||
Membro de | European Air Group (en) vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Franca Aerforto aŭ Franca Aerarmeo (france Armée de l'Air Française, aʀme də lɛʀ, laŭvorte Aerarmeo) estas la aerforto de la Francaj Armitaj Fortoj, kiun ĝi komponas kune kun la Terarmeo, la Mararmeo, la Nacian Gvardion kaj la Ĝendarmaron de la Franca Respubliko. La Prezidento de Francio estas la estro de la armitaj fortoj kun la titolo chef des armées (ĉefo de la armeoj).
La Franca Aerforto estis formita en 1909 kiel Service Aéronautique (aviadila servo), nome serva branĉo de la Franca Armeo, kiu poste sendependiĝis kiel militista branĉo en 1934. La nombro de funkcieblaj aviadiloj ene de la Franca Aerforto estas varia depende el la fonton, tamen fontoj el la Franca Ministerio de Defendo havigis ciferon de 658 aviadiloj en 2014.[1][2] La Franca Aerforto havas 225 batalaviadiloj funkcieblaj, el kiuj majoritato estas 117 Dassault Mirage 2000 kaj 108 Dassault Rafale.[3] Je 2017, la Franca Aerforto havis dungite totalon de 41 160 regula personaro. La rezervuloj de la aerforto konsistis el 5 187 personoj de la Operaca Rezervo.[4]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search