Gejerotiko

Heraklo kaj Anteo en la vilao di Castello apud Florenco.

La vorto gejerotiko temas pri la socia tendenco karakterizita de la ĉeesto de erotikaj emocioj aŭ seksumaj deziroj centritaj en samseksa ulo. Tiu ĉi koncepto havas rilaton kun la koncepto samseksamo, kvankam ili povas malsimili, ĉar gejerotiko temas pri maniero de seksa deziro kiu fokusiĝas al samseksulo, dum samseksamo temas pri seksa identeco aŭ seksa orientiĝo kies naturo enhavas la seksallogon al personoj de la sama sekso, kiu asimiliĝas kiel identeco de la gejerotiko.

La gejerotiko konsideriĝas precipe kiel esprimo de la vidaj artoj, la literaturo kaj la surscenejaj artoj, karakterizita de la reprezentado de la emocia deziro samseksama, ofte aludante voluptajn aŭ erotikajn scenojn kiuj inplikas teknikojn kiaj la nudeco, la grafika reprezentado de la amorado kaj la ekspluatado de la sekso.

Ĉi tio estas relative lastatempa dikotomo, kiu estis studita en la plej fruaj tempoj el antikva poezio al moderna dramo de modernaj fakuloj. Tiel, akademianoj analizis la historian kuntekston en multaj gejerotikaj reprezentoj kiel ekzemple klasika mitologio, renesanca literaturo, pentraĵoj kaj vazpentraĵoj de antikva Grekio kaj romia ceramiko.

Kvankam gejerotiko povas diferenci sin de la interpersona gejerotiko - kiel aro de artaj kaj spektaklaj tradicioj, en kiuj tiaj sentoj povas esti enkorpigitaj en kulturo kaj tiel esprimitaj en la pli larĝa socio - iuj aŭtoroj citis la influon de personaj spertoj en antikvaj aŭtoroj. kiel Katulo, Tibulo kaj Propercio en sia gejerotika poezio.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search