George Padmore | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Malcolm Ivan Meredith Nurse | ||||
Naskiĝo | 28-an de junio 1903 en Arouca | ||||
Morto | 23-an de septembro 1959 (56-jaraĝa) en University College Hospital | ||||
Tombo | Osu Castle (en) vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Portospeno • Naŝvilo • Vaŝingtono • Moskvo • Vieno • Londono • Akrao vd | ||||
Ŝtataneco | Trinidado kaj Tobago vd | ||||
Alma mater | Universitato Howard Universitato Fisk Universitato de Novjorko Saint Mary's College (en) vd | ||||
Partio | Komunisma Partio de Usono (1927–1934) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto ĵurnalisto verkisto historiisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
George PADMORE (28a de Junio 1903 – 23a de Septembro 1959), denaske Malcolm Ivan Meredith Nurse, estis grava tutafrikisto, ĵurnalisto, kaj verkisto. Li lasis sian denaskan insulon Trinidado en 1924 por studi medicinon en Usono, kie li ankaŭ aliĝis al la Komunista Partio.
El tie li translokiĝis al Sovetunio, kie li estis aktiva en la partio, kaj laboris por afrikaj sendependigaj movadoj. Li laboris ankaŭ por la partio en Germanio sed foriris post la enpovigo de Naziismo en la 1930-aj jaroj. En 1935, Sovetunio faris gravan ŝanĝon en siaj konsideroj en eksterlanda politiko: Britio kaj Francio, nome koloniaj potencoj kun kolonioj en Afriko, estis klasitaj kiel "demokratiaj imperiismoj" — pli malalta prioritato ol la kategorio de "faŝism-imperiismaj" potencoj, en kiuj falis Japanio kaj Germanio. Tiu ŝanĝo venis en rekta kontraŭdiro kun la prioritato de Padmore por la afrika sendependigo, ĉar Germanio apenaŭ kaj Japanio tute ne havis koloniojn en Afriko. Padmore tuj rompis el Kremlo, sed plue aporgis socialismon.[1]
Padmore loĝis dum iome da tempo en Francio, antaŭ setliĝi en Londono. Ĉirkaŭ la fino de sia vivo li translokiĝis al Accra, Ganao, kie li helpis formigi la politikon de Kwame Nkrumah kaj de lia Partio de la Kunveno de la Popolo.[2]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search