Harkio

Juna Harkio, Franca Alĝerio. ĉ. 1961.

Harki (adjektivo el la Araba harka, normiga araba haraka حركة, "militpartio" aŭ "movado", t.e., grupo de volontuloj, ĉefe soldatoj) estas la ĝenerala termino por islamaj alĝerianoj kiuj servis kiel helpantoj en la Franca Armeo dum la Alĝeria Milito el 1954 al 1962. La vorto foje aplikiĝas al la Alĝeriaj islamanoj kiuj subtenis la reĝimon de la Franca Alĝerio dum la milito.

En Francio la termino povas aplikiĝi al la Franco-musulmans rapatriés (reenlandigitaj francaj islamanoj) loĝantaj en la lando ekde 1962 - kaj al ties metropol-naskitaj idoj. Tiusence, la termino Harki referencas al socia grupo - Francaj islamanoj de Alĝeria deveno - distinge el aliaj Francoj de Alĝeria deveno aŭ el Alĝerianoj loĝantaj en Francio.

En 2012 800.000 Harkioj kaj ties posteuloj loĝis en Francio.[1]

Franca Prezidento Jacques Chirac establis la 25a de septembro 2001 kiel la Tago de Nacia Agnosko por la Harkioj. La 14an de aprilo 2012 Prezidento Nicolas Sarkozy agnoskis la "historian respondecon" de Francio kiu abandonis la Harki-Alĝerianajn veteranojn de la tempo de la milito.[2]

En septembro 2021, Emmanuel Macron, prezidanto de Francio "petas pardonon" de la harkis kaj anoncas leĝon pri "rekono kaj riparo".

  1. "Les harkis montrent les dents", Le Point, 24a de januaro 2012
  2. Sarkozy admits France abandoned Algerian loyalists, France 24, 14a de aprilo 2012

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search