La humidekso, mallongigo de humidec-indekso, estas ilo kreita de kanadaj meteologoj por reflekti la kombinan efikon de varmeco kaj humideco. Kvankam la humidekso estas senmezurunua nombro deriviĝita el la rosopunkto, ĝi egalas sekan temperaturon en Celsiusgradoj. Se la temperaturo estas 30 °C (86 ℉) kaj la kalkulita humidekso estas 40, tiam ĝi indikas ke la humida varmo similas sekan temperaturon de 40 °C (104 ℉). Somere kanadaj veterraportoj ĝenerale utiligas la humidekso.
Laŭ la Meteologia Servaro de Kanado, humidekso de almenaŭ 30 kaŭzas "ium malkomforton," almenaŭ 40 kaŭzas "grandan malkomforton," kaj super 45 estas "danĝera." Kiam la humideks trafas 54, oni antaŭvidas varmegan malsanon.
En 1979 J.M. Masterton kaj F.A. Richardson, de tiu Atmosfera Envivamenta Servaro de Kanado (nune la Meteologia Servaro de Kanado), evoluigis la nunan formulon por determini la humidekson.[1] Ĝi devias de la usona varmecindekso; oni kalkulas ĉi tiujn kun la relativa humideco, sed la humidekso utiligas anstataŭe la rosopunkton.
La rekorda humidekso en Kanado okazis la 25-an de julio, 2007, kiam la agrikultura urbo de Karmano, Manitoba trafis 53.0. Tio superis la antaŭan 1953-an rekordon de 52.1 de Vindzoro, Ontario.[2]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search