Hundofobio

La tiel nomitaj danĝeraj hundorasoj povas esti tialo de Hundofobio.

HundofobioCinofobio el la grekaj κύων kýōn "hundo" kaj φόβος fóbos "timo") estas nenormala timo al hundoj. Hundofobio estas klasita kiel specifa fobio, laŭ la subtipo "animalaj fobioj".[1] LAŭ la Dro. Timothy O. Rentz de la Laboratorio por la Studo de Anksiecaj Malordoj de la Universitato de Teksaso, animalaj fobioj estas inter plej komunaj el la specifaj fobioj kaj 36% el pacientoj kiuj serĉas traktadon informas pri timo al hundoj aŭ eĉ al katoj.[2] Kvankam serpentoj kaj araneoj estas plej komunaj timanimaloj, Hundofobio estas speciale malfortiga pro la alta kvanto de hundoj ĉefe ĉe homloĝataj areoj (en Usono estis ĉirkaŭkalkulo de 62 milionoj en 2003)[3] kaj la ĝenerala neagnosko fare de hundoposedantoj al tiu fobio. The Diagnoza kaj Statistika Manlibro de Mensaj Malordoj (DSM-IV-TR) informas, ke nur 12% al 30% el tiuj kiuj suferas el specifa fobio serĉas traktadon.[4]

Plejofte hundofobio povas derivi el malgravaj atakoj fare de hundoj en infanaĝo, eĉ se tiuj ne rezultis en vundoj aŭ iaj konsekvencoj. Alifoje la ekzisto de la tiel nomitaj danĝeraj hundorasoj povas timigi per logika tialo kelkajn. Finfine eĉ se foje la hundo estas ligita aŭ sufiĉe apartigita por ne okazigi danĝeron, la forto kaj timigeco de bojado povas esti tialo de Hundofobio.

  1. Mavissakalian kaj Barlow, Phobia: Psychological and Pharmacological Treatment, p. 2.
  2. Rentz, et al., "Active-Imaginal Exposure", p. 1338.
  3. Ibid.
  4. Diagnostic and Statistical Manual of Mental Disorders, p. 446.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search