Ilitio

Ilitio
Sekso ina
Eble sama Lucino
Familio
Patro Zeŭso
Patrino Hera
vdr

Ilitio[1] (el la greka Εἰλείθυια[2], «alportistino» aŭ «liberigantino») estis kreta diino adoptita ene de la greka religio kaj mitologio kiel diino pri naskado kaj akuŝado. Ŝi sendis la dolorojn suferitajn de la naskantaj virinoj, kaj ankaŭ mildigis ilin. La latina versio de ŝia nomo estis Ilithyia, sed ŝia romia ekvivalento estis la diino Lucino (lum-alportistino) kaj Natio (nasko).

Ilitio (dekstre) ĉeestas la naskiĝon de Ateno el la kapo de Zeŭso. Amforo konservita en Luvro (550-525 a.K.).
  1. La kreta dialekta vorto Eleuthia rilatigus ŝin al Eleŭzo laŭ kelkaj fakuloj, kiaj Willetts 1958:222. Alternativaj transskriboj en latinidajn lingvojn estas Eileithyia, Ilithyia, Eilithia, Eilythia, Ilithia kaj Eileithyia.
  2. Joseph Emerson Worcester. A comprehensive dictionary of the English language. Bostono, 1871 p. 480, regulo 3. Worcester klarigas ke la vorto estis kvar-silaba kaj en la greka kaj en la latina lingvo, sed ne I-lith-y-i'-a, kiel asertis John WalkerWalker" (Walker and Trollope. A key to the classical pronunciation. Londono, 1830 p. 123).

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search