La inedio (foje nomita spiranismo aŭ pranismo) indikas la totalan sindetenon de nutraĵo kaj de trinkaĵo, fondita sur la kredo ke persono povus vivi sen sin nutri (inkluzive sen trinki) dum pluraj semajnoj, monato aŭ jaroj. La kazoj priskribitaj estas ĝenerale fabelaj aŭ mitaj, kaj produktas sin ofte en spirita kunteksto, religia, foje mistika inkluzive sekteca. La aktualaj scioj de la homa fiziologio, aparte de la baza metabolo ne permesas konsideri ĝin kiel verŝajna. Kelkaj raraj kazoj klinike sekvitaj estas poluritaj de deflankaj observoj, foje de suspektoj de fraŭdo. La sub-nutrado kuntrenita de tiu konduto foje havis mortigajn konsekvencojn[1][2][3][4][5][6][7].
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search