Internaciismo

Pri internaciismoj en lingvoj, vidu Internaciaj vortoj. Ne kunfondu kun internaciismo (institucia)

Internaciismo estas aliro kiu rekomendas vastigi ekonomian kaj politikan kunlaboron inter la diversaj nacioj por la komuna bono, de la percepto ke tiuj estas la longperspektivaj reciprokaj interesoj de ĉiuj popoloj kaj ke mallarĝa nacia vizio kaj ŝovinismaj konceptoj de nacia supereco devas esti venkita.

Internaciismo respondas al aro de diversaj kaj kelkfoje kontraŭaj ideologiaj pozicioj, kiuj diferencas aŭ opozicias al naciismo, defendantaj politikajn programojn kaj sociajn interesojn trans limoj. Ĝi estas aparte defendata ene de la laborista movado (inspirita de la marksismo kaj liberecana socialismo), kiu rekomendas la internacian solidarecon kaj unuecon inter la proletoj de ĉiuj landoj.

La Internaciismo rekomendas egalecon inter homoj kaj homoj kaj estas esence kontraŭa al naciismo kaj rasismo. Tamen ĉi tio ne estas sinonimo de kosmopolitismo, kiu rezignas pri naciaj identecoj. Internaciismo baziĝas sur la rekono de "egaleco malgraŭ diferencoj" kaj respekto al la nacia heredaĵo de nacioj.

Kvankam la origino kaj deveno de la termino kaj koncepto devenas de la laborista movado, eblas trovi la uzadon kaj de la termino kaj de la koncepto por tre diversaj "internaciismoj", ekzemple subtenantoj de kapitalismo (novliberalismo) kaj alimondismo aŭ en multaj kampoj de ne-regeistaraj organizaĵoj (NRO-j) kiuj uzas aktuale la kromnomon "sen limoj" (ekzemple kuracistoj sen limoj) kio estas alia maniero aludi la saman koncepton.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search