Kanabokafejo

Coffeeshop en Amsterdamo, Nederlando.
Coffeeshop en Maastricht.

En Nederlando, coffeeshops (laŭvorte kafo-vendejoj, sed ne vere, do kanabokafejo) estas vendejoj kie la vendado de kanabo por persona konsumado fare de la publiko estis tolerata de la lokaj aŭtoritatoj.

Laŭ la politiko pri drogoj de Nederlando, la vendado de kanabaĵoj en malgrandaj kvantoj estas permesata pere de permesilrajtigitaj coffeeshops. La majoritato de tiuj proponas ankaŭ trinkaĵojn kaj manĝaĵojn. Kanabokafejoj ne rajtas proponi alkoholaĵojn aŭ aliajn drogojn, kaj riskas fermon se oni trovas ke ili vendas eĉ mildajn drogojn al minoraĝulojn, malmildajn drogojn aŭ alkoholon. La ideo permesi la vendon de kanabo estis enmetita en la 1970-aj jaroj por la klara celo separi malmildajn drogojn el mildaj drogoj.

En Nederlando, 105 el la 443 municipoj havas almenaŭ unu kanabokafejon.

Nederlanda juĝisto regulis ke turistoj povas laŭjure ricevi malpermeson eniri en kanabokafejon, kiel parto de limigoj kiuj estis pliampleksigitaj en 2012.[1] Tiu malpermeso estis pliampleksigita fare de municipoj kaj ne aplikiĝas al la urbo Amsterdamo kaj al aliaj grandaj urboj en Nederlando.[2]

Nederlandaj kafejoj kiuj ne proponas kanabon estas nomataj café, tamen tiu vorto povas ankaŭ referenci al normala trinkejo.

  1. "Dutch cannabis cafe owners fight changes", BBC News, 27a de Aprilo 2012.
  2. http://www.amsterdam.info/coffee-shop-news/

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search