Karageno

Karageno estas kolektiva esprimo de grupo de longĉenaj karbonhidratoj, kiuj troviĝas en ruĝalgaj ĉeloj. Temas pri anjonaj hidrokoloidoj, kiuj malsamas laŭ ilia kemia strukturo. La diversaj tipoj malsamas en la procentaĵoj de galaktozo kaj 3,6-anhidrogalaktozo respektive nombro de la sulfatgrupoj. De komerca signifo estas κ-, ι- kaj λ-karagenoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search