Kawaii (可愛い, transskribite: tsuki, aŭ pli ofte かわいい elp. /kaw̜aii/ aŭ ĝia esperantigo Kavaja, estas japana adjektivo kiu signifas ĉefe "ĉarma", „aminda“,„dolĉa“ (可愛い), „infaneca“ aŭ „alloga“ (かわいい). La kulturo kaj la ideo transdonita per ĉi tiu vorto preterpasas la limojn de la japana insularo por etendiĝi al multaj landoj, kaŭzante pli-malpli misreprezenton de ĝia uzo, malbonan komprenon de la japana kulturo kaj/aŭ de la kultura fenomeno, foje malsame ol la realo mem en Japanio.
Kawaii estas tre vaste uzata en Japanio, kun malsama tono por la viroj kaj por la virinoj. La kavaja fenomeno troveblas iomete ĉie en Japanio, de la stratkomerceto ĝis grandaj entreprenoj, la registaro aŭ urbodomo. Multnombraj entreprenoj, malgrandaj kaj grandaj, uzas maskotojn kawaii aŭ ĝuru-ĉara (ゆるキャラ?) por prezenti produktojn kaj servojn al la publiko.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search