Klasismo

Klasismo estas antaŭjuĝo aŭ diskriminacio bazita sur ies aparteno aŭ neaparteno al iu socia klaso. Ĝi inkludas individuajn sintenojn, kondutojn, politikajn sistemojn, kaj praktikojn, starigitaj por profitigi membrojn de unu socia klaso malfavore al aliaj homoj.[1] Ĝenerale, klasistoj supozas, ke ili apartenas al alta klaso, kaj konsekvence penas profitigi la interesojn de tiuj, kiuj apartenas al la sama klaso, kaj malprofitigi la interesojn de tiuj, kiuj ne apartenas al ĝi.

Oni ofte diskutas klasismon kiel parencan akson de subpremado al rasismo.[2] En ĉi tiu kazo, la origino de la diskriminado ne baziĝas sur etno aŭ raso sed sur la aparteno al malsamaj sociaj klasoj pro la soci-ekonomiaj kondiĉoj de la individuo aŭ socia grupo. La problemo pli intensiĝas kiam la tavoligo de la klasoj intersekcas almarĝenigitajn rasojn, produktante surmetecon de rasisma kaj klasisma diskriminoj.

Laŭ Max Weber, post kiam grupo aŭ klaso atingis pli altan statuson, ĝiaj membroj tendencas limigi la oportunojn de aliaj individuoj por anstataŭi ilin, kio siavice estigas konfliktojn, kiuj povas eĉ kulmini en revolucioj.

  1. Kadi, Joanna. (1996) Thinking Class. ISBN 0-89608-548-1.
  2. Ricky Ochilo. "Deep woes and prejudices behind term 'white trash'", 16-a de oktobro 2008.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search