Krioniko

Krioniko (el la greka vorto κρύος, kiu signifas frosto) estas perfrostiga konservado de homoj aŭ aliaj bestoj, kiujn nuntempaj kuracmetodoj ne kapablas teni vivaj, kun la espero, ke eblos revivigi ilin en iu estonteco.

Tiun ĉi procedon oni ne povas malfari per nuntempa teĥnologio kaj, en multaj landoj, ne eblas laŭleĝe frostigi homojn antaŭ ol ili estas konsiderataj klinike mortintaj.

Proponantoj de krioniko asertas, ke homoj kiuj nuntempe estas laŭleĝe aŭ klinike konsiderataj mortintaj, ne estas mortintaj laŭ pli rigoraj difinoj de morto,[1] kaj ke la unuaj stadioj de klinika morto povus esti inversigeblaj en iu estonteco.[2][3]

  1. Molecular Repair of the Brain: Criteria of Death, (en la angla).
  2. Scientific Justification of Cryonics Practice Arkivigite je 2008-05-17 per la retarkivo Wayback Machine, (en la angla).
  3. Justificación científica de la práctica criónica Arkivigite je 2009-06-03 per la retarkivo Wayback Machine, (en la hispana, el la angla).

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search