Kurio

  • Historie, kurio estas vorto, kies signifo varias laŭ la historia kunteksto. Ĝia origino estas la nomo, kiun la praaj italoj donis al religiaj grupiĝoj de familioj. La Grekoj nomis ilin fratrioj. Poste evoluis la sekvaj signifoj de la vorto kurio.
    • En Romio
      • unue plej antikva disdivida unuo de la civitanaro, origine laŭ parenceco (ekzistis 30 kurioj)
      • pli poste la ejo, kiun uzas kurio por kulto kaj kunveno
      • pli malfrue ankaŭ la ejo kie kunvenas la romia senato
    • En la katolika eklezio papa aŭ episkopa administrantaro, vidu sub Roma kurio.
  • En nuntempa geografio, la vorto Kurio[1] majuskle estas unu el du esperantigoj de la urbo ankaŭ alternative nomata Koiro, ĉefurbo de la kantono Grizono en Svislando.
  1. Kurio laŭ la kapvorto Grizono en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, same en la papera eldono de 2002, paĝo 410, kaj 2005 - nur en la unua eldono de 1970 mankas esperantigo de la urbonomo en PIV

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search