Leinakanalo

Leinakanalo en la gotaa kasteloparko

Leinakanalo (germane Leinakanal) estas mezepoka artefaritaĵo kies konstruon ordonis en 1369 landgrafo Baltazaro. Ĝi servu por la akvoprovizado de la urbo Gotao. La distanco kompleta estas de 28,6 km, birdfluge nur ĉ. 12 km. La kanalo ofertas al multaj plantoj kaj bestetoj vivospacon. En 1978 ĝi deklaritis teknika monumento kaj plibeligas nuntempe la blazonon de Gotao per arĝenta ondo. La linio kanala restis tra la jarcentoj neŝanĝita.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search