Liplegado

Liplegado estas metodo, kiu ebligas al ĝia uzanto rekoni parolon laŭ movoj de lipoj. Tiuj movoj estas nomitaj buŝmimiko. Multfoje parolsonoj vidiĝas same, kaj estas vortoj kun sama buŝmimiko. Oni povas rekoni trionon de tiu, kiu estis elparolita,[1] do li devas kompletigi tiujn kun aliaj informoj, kiel temo, kunteksto, mimiko kaj gestoj.

Tiu teĥniko estas uzita konscie precipe de aŭdmalkapabluloj, surduloj kaj malfacile aŭdantoj. Estas surduloj, kiuj povas tre bone legi sur lipoj, kaj povas paroli kun aŭdantoj, kiuj ne rekonas lian surdecon. Estas ankaŭ tiuj kiuj ne povas uzi tiun teĥnikon. Kutime oni formas vortojn dum signumado por helpi inteligadon.[2] Surdblinduloj uzas la metodon tuŝe. Aŭdantoj pleje ne povas konscie legi sur lipoj, sed ne konscie jes. Oni povas pli kompreni tiun, kies vizaĝon aŭ buŝon oni vidas. Tiu estas efiko de McGurk.

Oni uzas liplegado por rekonstrui filmojn, helpo de komunikado de uloj, kiuj ne havas voĉon, aŭ por agado de sekretaj servoj.

  1. Komputilo povas pli bone legi sur lipo ol homoj
  2. Hallatlan vortaro de Hungara Signolingvo

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search