Literatursociologio

Literatura sociologio estas subfako de la kultursociologio (sociologio de kulturo) okupiĝanta pri literaturaj studoj kaj kultura sociologio[1] kaj kiu pristudas la rilaton inter la socia produktado de literaturo kaj ĝiajn sociajn sekvojn. Literatursociologio signifas "sisteman pristudon de literaturo kiel socia fenomeno kaj kiel sistemo kaj institucio en socio". Literatursociologoj estas interesitaj pri la kreado, perceptado kaj interpretado de literatura verko kaj ĝia socia fono.

  • Sistema pristudo - Planado kiu iras preter la individua kazo[2].
  • Literaturo - io historie grava ĉar tio kion oni konsideras literaturo malsamas inter diversaj epokoj[2].
  • Socia fenomeno - fokusas la interagon inter literaturo kaj socio[2].
  1. (se) ”Litteratursociologi - Uppslagsverk - NE.se”. www.ne.se
  2. 2,0 2,1 2,2 (se) Litteratursociologi : texter om litteratur och samhälle, Lars Furuland & Johan Svedjedal (red.), 1997

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search