Lunfardo

Mi noche triste (Mia trista nokto) nome tango kun vortoj el lunfardo.

La lunfardo estas ĵargono originita kaj disvolvigita en la urbo Bonaero, ĉefurbo de Argentino, kaj en ties kunurbaĵo;[1][2] ankaŭ aliaj proksimaj urboj kiej Rosario (en la provinco Santa Fe) kaj Montevideo (Urugvajo) kontribuis ekde la komenco al ties disvolviĝo. Tiuj tri urboj vivis socikulturan situacion tre similan grandparte al la havena agado kaj al la enorma enmigrado de diversaj partoj de Eŭropo, ĉefe itala kaj hispana, okazinta fine de la 19a jarcento kaj komence de la 20a en la zono de la Rivero Plata kaj ĉirkaŭaĵoj kie finfine oni koncentros la ekonomian riĉon de ambaŭ landoj. Post indiki la malfacilon precizigi la koncepton de lunfardo, Mario Teruggi diras ke estas "populara argentina parolmaniero komponita de vortoj kaj esprimoj kiuj ne estas registrataj en la normalaj hispanlingvaj vortaroj"[3] kaj poste klarigas ke "la lunfardismoj estas propraj de la subnormiga popola parolmaniero kaj ke absolute ne la kultismoj kaj aliaj altnivelaj terminoj povas esti inkluditaj en tiu kategorio".[4]

  1. Historia del Lunfardo, con reseñas en periódicos del siglo XIX.. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2016-08-16.
  2. Definición de la palabra "Lunfardo" según la RAE.
  3. Teruggi, Mario E.: Panorama del lunfardo 2a eldono paĝo 26, Buenos Aires, 1978, Editorial Sudamericana.
  4. Teruggi, Mario E.: Panorama del lunfardo 2a eldono paĝo 28, Buenos Aires, 1978, Editorial Sudamericana.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search