Malvirto

Virtoj batalantaj malvirtoj, vitralo (14-a jarcento) en la Niederhaslach Preĝejo

Malvirto estas laŭ PIV termino kiu rilatas kun du tre similaj signifoj, nome Konstanta emo fari malbonon kaj Ĉiu el la malbonaj inklinoj de la animo.[1] Ambaŭ referencas al malbono, kiu same kiel bono, estas koncepto tre mallarĝa kaj svaga. Tiel eblas pli precizaj alproksimiĝoj. Malvirto estas vorto kiu povas referenci al manko, al defekto, al malsano (malordo) aŭ pli simple al malbona konduto. Kelkaj sinonimoj (aŭ proksimaj konceptoj) de tiu termino estas la jenaj: perverso, malico, troigo, malbona konduto, emego, devojiĝo.

Malvirto estas termino kiu en kelkaj lingvoj aŭ kulturoj estas uzata ankaŭ kiel jura ĝenerala termino kiu enhavas multajn tipojn de krimoj: la prostituado, la vetludado, la volupto, la diboĉado kaj la obsceneco. La fakto, ke tiaj kondutoj estas konsiderataj malvirto kaj aliaj tre similaj ne tiom, rilatas multe al konsideroj de moralo. Ankaŭ depende de la tipo de socio, multaj kondutoj rilataj al sekso povas esti konsiderataj malvirto; en kelkaj kuntekstoj eĉ ĉiuj.

  1. PIV NPIV Alirita la 8an de novembro 2019.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search