Mondlingvo

Mondlingvo estas lingvo, kiu plenumas gravan rolon en internacia komunikado, servanta kiel komprenilo inter homoj kun diversaj gepatraj lingvoj en diversaj sferoj de la publika vivo (ekz. komerco, scienco, diplomatio, administrado, religio ktp.)

Ĝi ankaŭ estas lingvo kiu estas parolata de multaj en la mondo kaj kiel gepatra lingvo kaj ankaŭ estas parolata de multaj kiel dua lingvo. Mondlingvo karakterizas ne nur per la tuta nombro de parolantoj de ĝi (ĉu kiel gepatra lingvo aŭ kiel dua lingvo) sed ankaŭ per geografia distribuo de ĝia parolantoj kaj ĝia uzo en internaciaj organizaĵoj kaj diplomatio.

Nuntempaj mondlingvoj estas la angla. Ĝi estas la plej parolata mondlingvo hodiaŭ, kun pli ol 1,1 miliardoj da denaskaj parolantoj kaj duaj lingvanoj tutmonde. [1] Pro similaj kialoj ankaŭ la franca estas katalogita kiel mondlingvo. Aliaj lingvoj ofte uzataj internacie estas ekzemple la hispana, araba, ĉina, rusa, portugala kaj hindustana.

  1. English Ethnologue

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search