Mosaic

Mosaic

Aŭtoro NCSA
Programlingvo C
Programtipo Foliumilo
Permesilo Mallibera programaro
vdr

Mosaic estis la unua grafika retumilo disponebla por vidi retejojn. Ĝi estis kreita en la usona nacia centro NCSA (National Center for Supercomputing Applications) en januaro 1993 fare de Marc L. Andreessen kaj Eric J. Bina.

La unu versio funkciis sur Unikso, sed ĝi tiel sukcesis ke dum aŭgusto de la sama jaro oni kreis versiojn por Vindozo kaj Macintosh.

Mosaic estas la bazo por la unuaj versioj de Mozilla kaj Spyglass (poste aĉetata de Microsoft kaj renomigita Internet Explorer).

En januaro 1997 oni forlasis la evoluon de ĉi tiu retumilo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search