Fiera flago pri neromantikemo, kreita en 2014 de Cameron Whismy.
Neromantikemo [ 1] estas ama orientiĝo . Neromantikemaj homoj spertas malmulton aŭ neniom da romantika allogo al aliaj homoj, sendepende de sekso aŭ genro .
Neromantikuloj povas havi ajnajn neromantikajn rilatojn kun aliaj homoj, kiel fortajn kaj eksluzivajn amikecojn[ 2] , dum iuj tamen emas esti en romantika rilato.
Neromantikemo kaj neniuseksemo ne nepre kunestas: neromantikemulo povas havi ajnan seksan orientiĝon (aliseksemo , samseksemo , ambaŭseksemo , ĉiuseksemo ktp.)[ 3] , [ 4] , [ 2] . Ili ankaŭ povas esti pluramemaj aŭ ne deziri ajnan rilaton.
La semajno de neromantikema videbleco okazas en februaro, tuj post la Sankt-Valentena tago [ 5] .
Laŭ la sociologiisto Daniel Welzer-Lang, neromantikemo kontribuas al « kontesto pri tiraneco de amo »[ 6] .
↑ "Neromantikema" en la multlingva vortaro de Drops (angle ). Alirita la 25-an de junio 2024 .
↑ 2,0 2,1 Welzer-Lang Daniel. (2018) Les nouvelles hétérosexualités , Sexualités et société (france ). Toulouse: Érès, p. 85–121 .
↑ (11-a de oktobro 2017 ) “Meet the aromantics: ‘I’m not cold – I just don’t have any romantic feelings’ ”, the Guardian (en). Alirita la 20-an de julio 2021 ..
↑ (5-a de oktobro 2018 ) “What It Means To Be 'Aromantic,' According To Aromantic People ”, HuffPost (en). Alirita la 20-an de julio 2021 ..
↑ Madison Mason . “Visibility brought through Aromantic Spectrum Awareness Week ”, Iowa State Daily (en). Alirita la 20-an de julio 2021 ..
↑ Daniel Welzer-Lang. (2018) Les nouvelles hétérosexualités: hétéroqueers, caudaulisme, polyamour, libertinage, exhibe, asexualité, pansexualité, hétéronorme, BDSM, non-genre, bi-genre, cis-genre, bisexualités, travestis, aromantisme , Sexualités et sociétés (france ). Éditions Érès, p. 110 . ISBN 978-2-7492-5791-4 .