Ogallala-grundakvejo

forteco de la saturigozono de la Ogallala-grundakvejo (1997)
Sanĝo de la grundakva nivelo de la Ogallala-grundakvjo inter 1980 kaj 1995

La Ogallala-grundakvejo, aŭ grundakvejo de la grandaj ebenaĵoj, estas grava grundakvejo en la subgrundo de la Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj en Usono kaj estas la plej granda grundakvejo de la mondo. Ĝi havas areon de pli ol 450.000 km² kaj etendiĝas je jenaj ok subŝtatoj de Usono: Suda Dakoto, Nebrasko, Vajomingo, Kolorado, Kansaso, Oklahomo, Novmeksikio kaj Teksaso. La nomo venis de la Ogallala-formacio, kiu en 1899 ricevis sian nomon de Nelson Horatio Darton laŭ la urbeto Ogallala en Nebrasko.[1][2]

  1. Nelson Horatio Darton: Relations of Tertiary Formations in the Western Nebraska Region. The American Geologist. Bd. 23, Nr. 2, 1899, S. 94 (archive.org)
  2. Nelson Horatio Darton: Preliminary Report on the Geology and Water Resources of Nebraska West of the One Hundred and Third Meridian. U.S. Geological Survey Professional Paper 17. U.S. Geological Survey, Department of the Interior, Washington, D.C. 1903 (online).

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search