Ordoliberalismo

La ordoliberalismo (Ordoliberalismus en la germana, aŭ Ordnungspolitik por ordoliberala politiko nomata politikoj de ordono) estas ekonomia tendenco evoluinta en Germanio inter la 1930-aj kaj 1950-aj jaroj, kiu naskis la sistemon de sociala merkatekonomio.

Poste la konservativaj ekonomikistoj de Federacia Germanio, Walter Eucken, Wilhelm Röpke kaj Alfred Müller-Armack ekzemple, esprimis sin en la revuo Ordo. Ili influis la ekonomian politikon de diversaj germanaj ĉefministroj, kio donis al ili la aŭreolon de intelekta patreco de la "okcident-germana ekonomia miraklo".


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search