Sambolernejo

Unu el la multaj perkutinstrumentoj de sambolernejo.

Sambolernejo (portugale escola de samba) estas asocio de populara tipo, kiu sin distingas per la praktikado de sambaj muziko kaj danco, preskaŭ ĉiam kun la celo eniri en konkurson kun similaj grupoj. Ili originas de Rio-de-Ĵanejro (Brazilo), kaj ili prezentas dum publikaj paradoj historion al la sono de samba-enredo, akompanata de grupo da perkutinstrumentoj, kies membroj ludas fantaziaĵojn aludajn la proponitan temon.[1] La lernejoj paradas tra avenuo ĉirkaŭata de tribunoj, centoj da membroj de ĉiu lernejo sin vestas per unuformaj roboj, dancas sambomuzikon laŭ koreografioj antaŭe aranĝitaj kaj laŭ originalaj muzikaĵoj. Ĉiu lernejo elektas apartan temon kiel centra motivo, ekzemple historian eventon, faman personon aŭ brasildevenan legendon. La kanto de la samba temo devas pritrakti la elektitan temon, kaj la parado de ĉiu lernejo devas disvolvi la temon per siaj kostumoj, pentraĵoj aŭ skulptaĵo el papermaĉaĵo.

La plej konataj sambolernejoj estas tiuj de la metropola regiono de Rio-de-Ĵanejro, kiuj paradas en la Sambódromo de Rio-de-Ĵanejro. Ekzistas ankaŭ sambolernejoj en preskaŭ ĉiuj federacieroj brazilaj kaj en multaj landoj de la mondo.[2][3] La sambolernejoj de Rio-de-Ĵanejro oni konsideras kiel gvida, se ne la ĉefa montrofenestro de la brazila karnavalo,[4] kaj aktuale ili pli kaj pli alprenas surscenigan aspekton kun kelkaj dramaj, teatraj kaj koreografiaj ecoj.[5]

  1. Sambariocarnaval.com.br: Como funciona o carnaval, 5-a de januaro 2009 (portugallingva). Arkivita el la originalo je 2008-12-08. Alirita 2015-03-23.
  2. Academia do Samba: Academia do Samba - escolas do Brasil, 3-a de januaro 2009 (portugallingva)
  3. Academia do Samba: Academia do Samba - escolas do Mundo, 3-a de januaro 2009(portugallingva)
  4. Carnaval do Brasil ĉe blumar.com.br (portugallingva). Arkivita el la originalo je 2009-02-11. Alirita 2015-03-23.
  5. Paulo Barros mantém mistério sobre carnaval da Viradouro globo.com, 3-a de januaro 2009 (portugallingva)

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search