Sensaligo

La sensaligo de maro estas la nocio por gajno de trinkakvo aŭ alia uzebla akvo (uzakvo) el marakvo per malpliigo de ties saleco. La sensaligo povas okazi tra diversaj procezoj, kiuj la salon kaj la mineralojn forigas el la akvo kaj tiel gajnas trinkakvon. Parte aperas vendeblaj kromproduktoj kiel kuireja salo.

La maro-sensaligo pli kaj pli graviĝas kun la plimultiĝo de la homoj en akvo-malriĉaj regionoj kaj samtempe kun la pligrandiĝo de la kapa konsumado.

La sensaligo okazas jam multloke, kie la kostoj ne aŭ apenaŭ gravas tiel sur ŝipoj, submarŝipoj kaj insuloj. En riĉaj arabaj landoj tiu formo de trinkakvogajno estas tre disvastiĝinta, kie oni gajnas trinkakvon per gas- aŭ naftofunkciigita sensaligaj instalaĵoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search