Shopify

Shopify
shopping cart software • kompanio • entrepreno • publika kompanionegoco vd
Dum 2012 - nekonata/nuntempe
Jura formo corporation
Fondintoj Tobias Lütke vd
Sidejo Otavo
Lando Kanado
Dungitoj 8 300 (stato: 2023)
ISIN-kodo CA82509L1076
filiaj kompanioj Oberlo vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Shopify estas kanada kompanio por e-komerca programaro, bazita sur la pago de monataj abonkotizoj, por funkciigi retbutikon en la Interreto. La firmao, bazita en Otavo, Ontario, evoluigas retan komputilan programon por podetalaj vendejoj kaj vendpunktosistemoj.

Shopify ofertas podetalistojn kaj malgrandajn entreprenojn pakaĵon da servoj, kiuj inkluzivas pagservon, loĝistikon kaj produktan administradon, konstruadon de klientobazo, ilojn por administri liveraĵojn kaj klientservadon, kreditajn solvojn (en) kaj pli.

La firmao estis fondita en 2004, komence la fondintoj kreis ĝin por prilabori pagojn por sia reta butiko vendanta neĝtabuloj. Nuntempe, la firmao raportas havi pli ol 800,000 vendejojn en proksimume 175 landoj uzante sian platformon kaj totalaj vendoj superantaj 100 milionojn da usonaj dolaroj.

La firmao estis origine nomita Jaded Pixel Technologies Inc. kaj en 2011 ŝanĝis sian nomon al Shopify Inc.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search