Sojlolando

Malhelverdaj, disvolviĝantaj ekonomioj laŭ IMF; helverdaj, disvolviĝantaj ekonomioj ekster atento de IMF; ruĝaj, laŭgradigintaj al industrilandoj; bluaj, sojlolandoj.

Sojlolando estas nomata lando kiu estas tradicie ankoraŭ konsiderata evolulando, sed jam ne montras ties tipajn ecojn. Pro tio, tia lando estas nocie disigata de la evolulandoj.

La angladevena nocio estiĝis en la 1970-aj jaroj kaj celis komence la aziajn "tigroŝtatojn". Okaze oni nomas tian landon, en la angla, ankaŭ "take-off-country", ĉar ĝi superis la tipajn strukturajn trajtojn de evolulando kaj estas eliĝonta el tiu grupo.

Sojlolando estas survoje al industriiĝo, laŭ ekonomiaj evolu-indikiloj. En tiu stadio estas karakterizata de grandskala restrukturado de la ekonomiaj strukturoj, kiu kondukas de agrokultura ekonomio al industriiĝo. Tia restrukturado estas ofte nur ebla per subpremaj ŝtatstrukturoj kaj per tre malalta salajro-nivelo. Pro tio, sojlolandoj havas plej ofte fortan kontraston inter riĉo kaj malriĉo kaj estas elmetitaj al politikaj ribeloj. Kontraŭdiroj inter konservativaj fortoj kaj partioj dezirantaj modernigon kondukas al kromaj tensioj.

La sociaj evolu-indikiloj (alfabetigo-kvoto, bebo-mortiĝo, vivespero, disvolvado de civila socio) kaj mediprotektado ofte postlamas la ekonomiajn progresojn. survoje al industria lando, do "ĉe la sojlo de industrilando". Ekzemploj, en la jaro 2006, estas, en Ameriko: Brazilo, Meksiko, en Azio: Sud-Koreio, Barato, Ĉinio...


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search