Stereoskopio

Stereoskopo en 1915.

Stereoskopio (nomata ankaŭ stereoskopiko, aŭ stereobildigo) estas tekniko por krei aŭ plibonigi la iluzion de profundeco en iu bildo per rimedoj de stereorigardo pere de duokula rigardo.[1] La vorto stereoskopio derivas el la greka στερεός (stereos), signife 'firma, solida', kaj σκοπέω (skopeō), signife 'rigardi, vidi'.[2][3]

Laŭ Francisko Azorín Stereo-grafio estas Arto desegni k. priskribi geometriajn figurojn sur ebeno.[4] Li indikas etimologion el la greka stereos + graphos (solido priskribo). Kaj li aldonas la terminojn stereometrio, stereodinamiko, stereofotografio, stereofotogrametrio, stereokromio, stereoskopio, stereostatiko, stereotipio.[5]

  1. The Logical Approach to Seeing 3D Pictures. www.vision3d.com de Optometrists Network. [1] 2009-08-21
  2. στερεός Tufts.edu, Henry George Liddell, Robert Scott, A Greek-English Lexicon, on Perseus Digital Library [2] Alirita la 12an de Januaro 2018.
  3. σκοπέω, Henry George Liddell, Robert Scott, A Greek-English Lexicon, on Perseus Digital Library [3] Alirita la 12an de Januaro 2018.
  4. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 190.
  5. Azorín, samloke.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search