Taulantioj (greke: Ταυλάντιοι) estis la nomo de aro[1] de triboj el Ilirio. Laŭ la Greka mitologio Taulas (Tαύλας), unu el la ses filoj de Ilirio, estis la eponima praulo de la Taulantioj.[2] Ili loĝis en la marbordo de Adriatiko de Ilirio (en nuntempa Albanio), najbare[3] de la urbo Epidamno (nuntempa Durrës). Tiu tribo ludis gravan rolon en la Iliria historio de la 4a-3a jarcentoj a.K., kiam la reĝo Glaŭkias (335 - 302 a.K.) regis super ili.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search