U-boato

U-995, kiel tipa U-boato.

U-boato estas adapta versio de la germanlingva vorto U-Boot [ˈuːboːt], mallongigo de Unterseeboot, laŭvorte "submara boato". Kvankam la germanlingva termino referencas al ajna submarŝipo, la termino U-boato referencas specife al militsubmarŝipoj funkciigitaj de Germanio, speciale en la Unua kaj Dua Mondmilitoj.

Kvankam foje ili estis tre utilaj militŝipoj kontraŭ malamikaj militŝipoj, ili estis plej efektive uzataj en ekonomia milito (komercmilito) kaj plifortiganta ŝipan blokadon kontraŭ malamikaj ŝipoj. La unuarangaj celoj de la U-boataj kampanjoj en ambaŭ mondmilitoj estis la komercaj konvojoj, kiuj alportis liverojn el Kanado kaj aliaj partoj de la Brita Imperio, kaj el Usono al Britio kaj (dum la Dua Mondmilito) al Sovetunio kaj la teritorioj de Aliancanoj en la Mediteraneo. Germanaj submarŝipoj detruis ankaŭ komercŝipojn de Brazilo dum la Dua Mondmilito, pro kio Brazilo deklaris militon kaj al Germanio kaj al Italio la 22an de aŭgusto 1942.

Ankaŭ submarŝipoj de la ŝiparo de Aŭstrio-Hungario estis konataj kiel U-boatoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search