Varmotraktado

Varmotrakta forno je 980 °C

Varmotraktado estas aro de pervarmaj industriaj kaj metalistaj procedoj, per kiuj oni aliigas la fizikajn kaj foje kemiajn ecojn de materialo. La plej ofta apliko estas metalurgia. Oni uzas varmotraktadon ankaŭ en la elfarado de multaj aliaj materialoj, ekzemple vitro. Ĉe varmotraktado oni varmigas aŭ malvarmigas, kutime al ekstremaj temperaturoj, por atingi la deziratan rezulton, ekzemple malmoligon aŭ moligon de materialo. Varmotraktaj teknikoj inkludas rekristaligon, ĉementadon, precipitan malmoligadon, malhardadon, karbonadon, normaligadon, kaj hardadon. Kvankam varmiĝo kaj malvarmiĝo ofte okazas flanke de aliaj produktoprocedoj kiel varma formado kaj veldado, la termino "varmotraktado" uziĝas nur ĉe procedoj, kie la varmigo aŭ malvarmigo estas okazigita kun la ĉefcelo aliigi materialajn ecojn.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search