1 results found for: “Aldrich_Ames”.

Request time (Page generated in 0.2593 seconds.)

Duobla spiono

Abwehr. Konataj duoblaj spionoj estis: Denis Donaldson, Nordirlando Aldrich Ames, la laŭdire plej bone pagita duobla spiono de la historio Kim Philby...

Last Update: 2019-11-01T08:31:20Z Word Count : 175

View Rich Text Page View Plain Text Page

Main result

Duobla spiono

Duobla spiono estas termino por spiono, kiu samtempe laboras por du malamikaj sekretaj servoj. Eblas diversaj konstelacioj: Unuflanke eblas, ke la duobla spiono origine laboris por unu sekreta servo, sed malkovriĝis de la malamika servo kaj nun kunlaboras kun la eksa malamiko, pro timo de puno aŭ pro materiaj avantaĝoj, kaj al sia origina servo nur liveras malaltrange valorajn aŭ intence misajn informojn. Aliflanke eblas konstelacio, en kiu neniu el la du sekretaj servoj scias pri la duobla agado de la spiono. Teorie ebla, sed tre malofta, estas eĉ la kaŝa agado por pli ol du sekretaj servoj. La plej multaj laboris nur favore al unu el la du sekretaj servoj, ekzemple la germano Richard Sorge nur por la sovetunia servo KGB, nur ŝajne ankaŭ por la nazia servo Abwehr. Konataj duoblaj spionoj estis: Denis Donaldson, Nordirlando Aldrich Ames, la laŭdire plej bone pagita duobla spiono de la historio Kim Philby, brita spiono sekrete laboranta por Sovetunio, membro de la spiona grupeto Kembriĝa Kvinopo Oleg Gordijevski, KGB Mata Hari, nederlanda spionino dum la Unua Mondmilito


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search