10 results found for: “International_Monetary_Fund_”.

Request time (Page generated in 0.4756 seconds.)

Internacia Valuta Fonduso

aŭ Internacia Mona Fonduso (IMF) - angle International Monetary Fund, france Fonds monétaire international, ruse Междунардный Валютный Фонд, pole Międzynarodowy...

Last Update: 2024-06-12T05:27:29Z Word Count : 3543

View Rich Text Page View Plain Text Page

Specialigitaj institucioj de Unuiĝintaj Nacioj

agricole) IMF Internacia Mon-Fonduso (angle IMF International Monetary Fund, france FMI Fonds monétaire international) MOK Monda Organizaĵo pri Komerco (angle...

Last Update: 2024-02-18T06:42:07Z Word Count : 803

View Rich Text Page View Plain Text Page

Ekonomio de Ĉinio

Guard: China’s New Leadership. INSEAD Knowledge. ↑ "China". International Monetary Fund. Alirita Oktobro 2015 [1] Laste alirita la 22an de Januaro 2016...

Last Update: 2023-10-26T21:56:36Z Word Count : 451

View Rich Text Page View Plain Text Page

Universitato Marien Nguabi

(2012) Republic of Congo: Poverty Reduction Strategy Paper. International Monetary Fund. ISBN 9781475548433. ↑ Historio. Universidade Marien Ngouabi...

Last Update: 2024-06-01T18:22:45Z Word Count : 432

View Rich Text Page View Plain Text Page

Bankopaniko

"Systemic banking crises: a new database" (PDF). IMF WP/08/224. International Monetary Fund. Alirita la 13an de junio 2020. ↑ Wicker, E. (1996). The Banking...

Last Update: 2023-10-17T16:38:56Z Word Count : 476

View Rich Text Page View Plain Text Page

Afrika Leviĝo

20a de Februaro 2016. ↑ Africa Rising: Building to the Future. International Monetary Fund. Alirita 20a de Februaro 2016. ↑ 6,0 6,1 Stereotyping Africa:...

Last Update: 2024-06-22T08:30:02Z Word Count : 620

View Rich Text Page View Plain Text Page

Ekonomio de Aŭstralio

2010. ↑ World Economic Outlook (WEO) 2010 Rebalancing Growth. International Monetary Fund. Alirita 31a de Majo 2012. ↑ "Australia slashes immigration as...

Last Update: 2023-10-26T21:53:28Z Word Count : 1745

View Rich Text Page View Plain Text Page

Norvegio

Regjeringen (2022-07-05). Alirita 2024-03-01. ↑ "Austria". International Monetary Fund. [1] Alirita la 2an de Julio 2017. Norveglingva Literaturo Listo...

Last Update: 2024-04-14T09:00:26Z Word Count : 1516

View Rich Text Page View Plain Text Page

Monda Banko

Jacques J., and James M. Boughton. "The World Bank and the International Monetary Fund: A Changing Relationship." en Economic Theory and Financial Policy...

Last Update: 2024-06-23T10:53:19Z Word Count : 3763

View Rich Text Page View Plain Text Page

Uzbekio

originalo je 2019-01-05. Alirita 2013-06-02. ↑ Uzbekistan reports. International Monetary Fund ↑ World Happiness Report 2016 Update Arkivigite je 2018-02-19...

Last Update: 2024-05-29T06:06:08Z Word Count : 1443

View Rich Text Page View Plain Text Page

Main result

Internacia Valuta Fonduso

La Internacia Valuta Fonduso (IMF) aŭ Internacia Mona Fonduso (IMF) - angle International Monetary Fund, france Fonds monétaire international, ruse Междунардный Валютный Фонд, pole Międzynarodowy Fundusz Walutowy - estas internacia organizaĵo, establita en 1946 por instigi internacian valutan kunlaboradon, borsan stabilecon kaj regulajn interŝanĝajn aranĝojn, por instigi ekonomian kreskadon kaj altajn nivelojn de dungado kaj por provizi provizoran financan helpon al landoj por faciligi reĝustigon de pago-bilancado. Teorie, la ĉefa celo estas malpliigi la malriĉecon tra la tuta mondo, kvankam periode dependante de la Monda Banko por siaj rimedoj. Formita en 1944 en la Konferenco de Bretton Woods ĉefe el la ideoj de Harry Dexter White kaj de John Maynard Keynes, ĝi venis al formala ekzistado en 1945 kun 29 membroj landoj kaj la celo rekonstrui la internacian pagosistemon. Ĝi nuntempe ludas centran rolon en la administrado de la pagopesilaj malfacilaĵoj kaj de internaciaj financaj krizoj. Landoj kontribuas per financoj al fonduso pere de kvota sistemo por landoj kiuj suferas problemojn en la pagopesilo kaj ŝuldas monon. Pere de tiu financado kaj de aliaj aktivecoj kiel kolekto de statistiko kaj analizoj, superrigardo al la ekonomioj de la membroj, kaj la peto de partikularaj politikoj, la IMF laboras por plibonigi la ekonomiojn de siaj membrolandoj. La celoj de la organizaĵo deklaritaj en la Artikoloj de la Interkonsento estas la jenaj: helpi la internacian valutan kunlaboradon, la internacian komercon, altan dungonivelon, la stabilecon de la valutaj ŝanĝindicoj, elteneblan ekonomian kreskon, kaj fari la rimedojn disponeblaj al la membrolandoj, kiuj havas financajn malfacilaĵojn. La fondusoj de la IMF venas el du ĉefaj fontoj: nome kvotoj kaj ŝuldoj. Kvotoj, kiuj estas arigitaj fondusoj de membrolandoj, generas plej el la financoj de la IMF. La grando de la kvotoj de la membroj dependas el ties ekonomia kaj financa gravo en la mondo. Landoj kun pli granda ekonomia gravo havas pli grandajn kvotojn. La kvotoj estas pliigitaj periode kiel rimedo por helpi la rimedojn de la IMF en la formo de specialaj rajtoj de enspezo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search