Busoj de RATP: RATP (france Régie Autonome des Transports Parisiens, t.e. Regio aŭtonoma de transportoj parizaj) ekspluatas la plimulton de busoj en Parizo kaj grandan nombron de linioj en ĝia ĉirkaŭurbo. Aliaj ĉirkaŭurbaj linioj estas ekspluatataj de privataj transportistoj grupigitaj en konsorcio konata sub la nomo Optile (Organisation professionnelle des transports d'Île-de-France, t.e. Organizaĵo profesia de transportoj de Francilio), asocio de 80 privataj bus-transportistoj posedantaj ekskluzivajn rajtojn sur siaj respektivaj linioj. Estas proksimume 4 000 busoj priservantaj la Parizan regionon.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search