Maxwell Lemuel „Max“ ROACH (* 10-an de januaro 1924 en Newland, Norda Karolino; † 16-an de aŭgusto 2007 en Novjorko, Novjorkio) estis usona ĵaz-frapinstrumentisto kaj komponisto.
Li famiĝis kiel bibopa kaj malmolbopa muzikisto, kiu koncertis kun la plej elstaraj ĵazmuzikistoj kiel Dizzy Gillespie, Charlie Parker, Duke Ellington, Charles Mingus, Miles Davis kaj Sonny Rollins. Roach validas kiel unu el la plej influaj frapinstrumentistoj en la historio de ĵazo.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search