Afrikaj Centroj por Kontrolo kaj Preventado de Malsanoj | ||
---|---|---|
organizaĵo pri sano internacia organizaĵo | ||
Komenco | 31-a de januaro 2016 vd | |
Lando(j) | Etiopio vd | |
Sidejo | Adisabebo | |
Agareo | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Afrikaj Centroj por Kontrolo kaj Preventado de Malsanoj (Afrika CKM, angle Africa Centres of Disease Control and Prevention, mallongigita Africa CDC; france Le Centre Africain pour le Contrôle et la Prévention des Maladies, mallongigita CACM) estas publiksana agentejo de la Afrika Unio kiu subtenas la publikajn sanajn iniciatojn de la membroŝtatoj kaj plifortigas la kapablon de iliaj sanaj institucioj trakti epidemiajn kaj malsanminacojn.
Ĝi estis establita en januaro 2016 kaj oficiale lanĉita en januaro 2017 [1]. Ĝia administrejo situas en Adis-Abebo, Etiopio, lige kun la ĉefsidejo de la Afrika Unio. La virologo John Nkangasong estis nomumita ĝia unua direktoro.
Ĝia respondeco estas dividita en kvin regionajn areojn (pere de Regionaj Kunlaboraj Centroj, akronime konataj kiel RCC [2]), kiuj reprezentas la sekvajn gravajn regionojn kaj estas subtenataj de individuaj lokoj: Nordafriko en Kairo, Egiptio [3], Orienta Afriko en Najrobo, Kenjo [4], Suda Afriko en Lusako, Zambio [5], Okcidenta Afriko en Abuĝo, Niĝerio [6] kaj Centra Afriko en Librevilo, Gabono [7].
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search