Afriko

Afriko

Mapo de Afriko.
Areo 30.221.532 km²
Loĝantoj 922.011.000
Landoj 54
Dependaj teritorioj 7
Ĉefaj lingvoj angla
araba
franca
portugala
svahila
Horzonoj UTC-1 al UTC+4
Plej grandaj urboj Lagoso
Kairo
Kinŝaso
Najrobio
Aleksandrio
vdr
Satelita foto de Afriko.
Profilo de Afriko laŭ alto super la marnivelo.

Afriko estas la dua plej granda kaj dua plej homloĝata kontinento, post Eŭrazio (kiu konsistas el du partoj: Eŭropo+Azio). Kun proksime 30,2 milionoj km² inkluzivante apudajn insulojn, ĝi kovras 6% de la tuta tersurfaco kaj 20,4% de la tuta landareo.[1] Kun 1.1 miliardo da homoj (en 2013), proksimume 1 407 500 000 la 24-an de junio 2022,[2] en 61 teritorioj, ĝi enhavas pli-malpli 15% de la homa loĝantaro.[3]

La kontinento estas ĉirkaŭita de la Mediteraneo norde, la Sueza Kanalo kaj Ruĝa Maro nordoriente, la Hinda Oceano sudoriente, kaj Atlantiko okcidente. Ne enkalkulante la disputatan teritorion de Okcidenta Saharo, ĝi enhavas 54 agnoskitajn ŝtatojn, inkluzive de Madagaskaro kaj variaj insularoj asociitaj kun la kontinento, naŭ teritoriojn kaj du de facto sendependaj ŝtatoj kun limigita aŭ nenia agnosko.

La loĝantaro de Afriko estas la plej juna inter ĉiuj kontinentoj;[4][5] la mediana aĝo en 2012 estis 19.7, dum la tutmonda meza aĝo estis 30.4.[6] Tamen la meza aĝo de la politikaj gvidantoj estas 63 jaroj.[7] Alĝerio estas la plej granda lando laŭ areo, kaj Niĝerio laŭ loĝantaro. Afriko, ĉefe meza orienta Afriko, estas vaste konsiderata kiel la originejo kaj de homoj kaj de la taksonomia familio de la klado Homedoj. En Afriko estis malkovritaj la plej fruaj Homedoj kaj ties antaŭuloj, kiuj estis datitaj al ĉirkaŭ antaŭ sep milionoj da jaroj, kiaj la Sahelanthropus tchadensis, Australopithecus africanus, A. afarensis, Homo erectus, H. habilis kaj H. ergaster. La plej frua homa skeleto estis malkovrita en Etiopio, ĝi datiĝas de antaŭ 200.000 jaroj.[8]

Afriko duflankas la Ekvatoron kaj enhavas plurajn klimatzonojn. Ĝi estas la sola kontinento atingante de la norda modera klimatzono al la suda modera klimatzono.[9] Oni distingas la nordon, loĝatan de araboj, de la tiel nomata "subsahara" Afriko.

Afriko estas hejmo al granda diverseco de etnoj, kulturoj kaj lingvoj. En la fino de la 19a jarcento eŭropaj landoj koloniigis plej el Afriko. Plej nuntempaj ŝtatoj en Afriko originiĝis el procezo de senkoloniigo en la dua duono de la 20a jarcento.

Nuntempe, la granda plimulto de antropologiaj fakuloj konkludas, ke Afriko estas la evolua origino de hominoj, la homa genro kaj la nuntempa homaro. Signoj de tio estas la multaj malkovroj, precipe en la oriento kaj sudo de la kontinento, de antikvaj hominaj fosilioj de periodoj ĝis 7 milionoj da jaroj antaŭ nia tempo, kiel Sahelanthropus chadensis, Ardipithecus ramidus kaj specioj de Aŭstralopitekoj; de homaj speciaj fosilioj de ĝis 2,5 milionoj da jaroj antaŭ nia tempo, kiel Homo habilis, Homo rudolfensis kaj Homo ergaster; kaj eĉ de la fosilioj de la saĝa homo de periodo de ĝis 200 mil jaroj antaŭ nia tempo. Genetikaj malkovroj kiel la mitokondria Eva kaj homa Y-kromosomo ankaŭ subtenas la afrikan originon de la homaro.

  1. Sayre, April Pulley. (1999) Africa, Twenty-First Century Books. ISBN 0-7613-1367-2.
  2. Population de l'Afrique 2023 (france). Countrymeters.info (2012-12-18). Alirita 2023-04-11.
  3. Gudmastad, Ericha (2013). "2013 World Population Data Sheet" (PDF). www.prb.org. [1] Arkivigite je 2017-10-20 per la retarkivo Wayback Machine Population Reference Bureau. Alirita la 5an de Septembro 2016.
  4. Washington Post
  5. Harry, Njideka U., "African Youth, Innovation and the Changing Society", Huffington Post, 11a de Septembro 2013.
  6. ABDOULIE JANNEH (Aprilo 2012). item,4 of the provisional agenda - General debate on national experience in population matters: adolescents and youth. UNITED NATIONS ECONOMIC COMMISSION FOR AFRICA. Alirita 15a de decembro 2015.
  7. Jean-Michel Bos (2022-08-29). L'Afrique, un continent jeune dirigé par des vieillards – DW – 06/03/2018 (france). Dw.com. Alirita 2023-04-11.
  8. Homo sapiens: University of Utah News Release: 16a de Februaro 2005 df=y/http://web.utah.edu/unews/releases/05/feb/homosapiens.html Arkivigite je 2007-10-24 per la retarkivo Wayback Machine Arkiva kopio ĉe Wayback Machine
  9. "Afriko: Ĝeneralaj informoj" (angle), el la retejo visualgeography.com. Alirita la 24-an de novembro 2007.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search