Akcipitredoj

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Akcipitredoj
Serpentaglo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Vieillot, 1816
Subfamilioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Akcipitredoj estas familio de la birda klaso de vertebruloj, kiu havas 8 subfamiliojn kaj diversajn genrojn kaj speciojn. La familio de Akcipitredoj estas – kune kun falkoj – unu el la du grandaj familioj el la ordo Falkoformaj – tagaj rabobirdoj – kaj la plej multnombra -laŭ specioj- el la du. Ĝi enhavas grupojn kiel agloj, milvoj, vulturoj, akcipitroj, cirkuoj, buteoj, ktp.

Laŭ la lastaj studoj pri molekula biologio kaj genetiko la taksonomio de Akcipitredoj estas iom konfuza kaj multaj specioj ŝanĝiĝas el unu loko al alia. Jam oni ne diskutas, ke fiŝaglo estas aparta familio kaj simile okazis al amerikaj vulturoj aŭ povas okazi al malnovmondaj vulturoj.

Krome la nomigo ne ripetas saman klasadon en diversaj lingvoj kaj tiele koncepto aglo (kio angla eagle, franca aigle, hispana águila, portugala águia, pola orzel, ĉeĥa orel, ktp., kaj definitive latina kaj scienca aquila) ne ĉiam samas precize kaj en multaj lingvoj povas ĝui pli ampleksan signifon, kio povas okazi ankaŭ en Esperanto. Simile okazas kun vulturoj, pri kiuj multaj kredas, ke temas pri angla vulture -Gyps fulvus-, kiu vere esperante estas ansergrifo aŭ gipo, ĉiukaze ene de ampleksa grupo de vulturoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search