Aksiomo de elekto

En matematiko, la aksiomo de elekto, aŭ AC, estas aksiomo de aroteorio. Neformale, la aksiomo de elekto eldiras, ke por ĉiu donita kolekto de ujoj, ĉiu enhavanta po almenaŭ unu objekton, eblas fari elekton de precize unu objekto el ĉiu ujo, eĉ se estas nefinie multaj ujoj kaj ne estas regulo por tio, kiun objekton preni el ĉiu ujo. La aksiomo de elekto estas ne postulita, se la kvanto de ujoj estas finia aŭ se aparta regulo por la elektado estas havebla.

La aksiomo de elekto estas ofte uzata kune kun la aksiomoj de aroteorio de Zermelo-Fraenkel (ZF): ZFC estas kutima mallongigo por "la aksiomoj de Zermelo-Fraenkel plus la aksiomo de elekto (angle choice)".

La aksiomo de elekto estis formulita en 1904 de Ernst Zermelo. Kvankam originale kontroversa, ĝi estas nun uzata sen rezervo de la plejparto de matematikistoj. Unu motivado por ĉi tiu uzo estas, ke multaj gravaj matematikaj rezultoj, kiel la teoremo de Tychonoff, postulas la aksiomon de elekto por iliaj pruvoj. Modernaj araj teoriistoj ankaŭ studas aksiomojn, kiuj estas ne kongruaj kun la aksiomo de elekto, kiel la aksiomon de determineco. Malsimile al la aksiomo de elekto, ĉi tiuj alternativoj estas kutime ne proponataj kiel aksiomoj por matematiko, sed nur kiel principoj en aroteorio kun interesaj konsekvencoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search