Akvofalo

Akvofalo estas loko kie akvo de rivero falas malsupren sekvante iomete altan ŝtupon.

Se prezentiĝas pluraj distingeblaj ŝtupoj, formiĝas serio de akvofaloj, nomita kaskado. Katarakto estas grandega akvofalo, tiu termino estas uzata precipe pri la iamaj ses akvofaloj de Nilo, antaŭ ke ili plejparte malaperis pro baraĵoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search