Alan Turing

Alan Turing
Alan Turing estas ofte konsiderata la patro de moderna komputiko.
Alan Turing estas ofte konsiderata la patro de moderna komputiko.
Persona informo
Alan Mathison Turing
Naskonomo Alan Mathison Turing
Naskiĝo 23-an de junio 1912 (1912-06-23)
en Londono
Morto 7-an de julio 1954 (1954-07-07) (42-jaraĝa)
en Cheshire
Mortis pro Sinmortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Venenado per cianido Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Woking Crematorium (en) Traduki 51° 18′ 42″ Nordo 0° 36′ 10″ Okcidento / 51.3117181 °N, 0.6027339 °U / 51.3117181; -0.6027339 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio ateismo vd
Nacieco  Britio
Lingvoj angla vd
Loĝloko Maida Vale • Guildford vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Sherborne School
King's College
Universitato Princeton
Subskribo
Memorigilo Alan Turing
Familio
Patro Julius Mathison Turing (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Ethel Sara Stoney (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Christopher Morcom Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo komputosciencisto
logikisto
statistikisto
maratonisto
universitata instruisto
kriptologo
matematikisto
artefaritinteligenca sciencisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo matematiko, logiko kaj kriptografio
Doktoreca konsilisto Alonzo Church vd
Fama pro Maŝino de Turing
Testo de Turing
Verkado
Verkoj On Computable Numbers, with an Application to the Entscheidungsproblem ❦
Computing Machinery and Intelligence ❦
Intelligent Machinery ❦
problemo de halto ❦
maŝino de Turing ❦
testo de Turing ❦
Turing-kompleteco ❦
Ĉurĉa tezo ❦
universala maŝino de Turing ❦
Symmetric Turing machine ❦
nedeterminisma maŝino de Turing ❦
Bombe ❦
probableca maŝino de Turing ❦
Turing degree vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alan Mathison TURING [TUring], laŭ PIV2005 Turingo (naskiĝis la 23-an de junio 1912 en Londono, mortis la 7-an de junio 1954 en Cheshire) estis angla,[1] do brita matematikisto, komputosciencisto, logikisto, filozofo, teoria biologo kaj kriptografisto,[2] dum multaj jaroj profesoro en la Kembriĝa reĝa kolegio. Oni konsideras lin la fondinto de komputiko apud John von Neumann kaj aliaj sciencistoj.

En 1936, responde al la demando de Godelo pri tio, kio estas komputebla, Alan Turing verkis artikolon nomitan "On Computable Numbers" (Pri komputeblaj nombroj), en kiu li priskribis modelon de komputilo en formo plej simpla, abstrakta kaj esenca – tian modelon oni nun nomas universala Maŝino de Turing. La maŝino de Turing estas gravega nocio en matematika logiko kaj teorio de algoritmoj, kaj povas esti konsiderata frua modelo de ĝeneral-cela komputilo.[3][4][5]

Dum la Dua Mondmilito, Turing laboris por la registara lernejo Government Code and Cypher School (GC&CS) en Bletchley Park, nome centro por kriptorompo de Britio kiu produktis la spionaĵaron Ultra. Dum ioma tempo li estris Hut 8, nome sekcio kiu estis responsa pri la kriptorompo de la Germana Ŝiparmeo. Tie, li desegnis nombrajn teknikojn por rapidigi la rompon de la germanaj ĉifroj, inklude plibonigojn de antaŭ-milita pola kontraŭĉifra metodo nome "bomba", nome elektromekanika maŝino kiu pavimis la vojon por la maŝino Enigma. Li sukcesis rompi la ĉifron uzatan de la Nazioj (per sia elektromeĥanika maŝino nomita la Bombe). La germanoj ŝanĝadis la ĉifron ĉiutage je nula horo, kaj post ĉirkaŭ du horoj la maŝino konstruita de Turing deĉifradis la germanan ĉifron. La nazioj estis tiom certaj je sia ĉifro, ke ili kredis, ke ĝin ne eblas deĉifri, kaj senĉese serĉis la "perfidulon", kiu "transdonadis" la ĉifron al la britoj.

Turing ludis gravan rolon en la rompo de interkaptitaj kodigitaj mesaĝoj kio ebligis, ke la Aliancanoj venku super la Nazioj en multaj gravaj bataloj, kiel la Batalo de Atlantiko, kaj farante tion li helpis al la venko en la milito.[6][7] Pro la problemoj de la kontraŭ-aga historio, estas facila ĉirkaŭkalkuli la precizan efikon kiun la sciaro de "Ultra" havis sur la milito,[8] sed je la ĝusta fino oni ĉirkaŭkalkulis, ke tiu laboro mallongigis la militon en Eŭropo je pli ol du jaroj kaj savis ĉirkaŭ 14 milionojn da vivoj.[6]

Post la mondmilito li helpis realigi la modernan komputilon. Tiam Turing laboris en la Nacia Fizika Laboratorio, kie li desegnis la Aŭtomatan Komputan Motoron. La Aŭtomata Komputa Motoro estis unu el la unuaj desegnaĵoj por stok-programara komputilo. En 1948 Turing aliĝis al la Komputika Laboratorio de Max Newman, en la Viktoria Universitato de Manĉestro, kie li helpis disvolvigi la Manĉesterajn komputilojn[9] kaj iĝis interesata en matematika biologio. Li verkis artikolon pri la kemia bazo de morfogenezo[10] kaj antaŭdiris la oscilantajn kemiajn reakciojn kiel la reakcio Belousov–Zhabotinsky, unufoje observata en la 1960-aj jaroj.

En la 1950-aj jaroj li filozofiis pri artefarita intelekto kaj biologio kaj proponis la faman Teston de Turing pri komputila intelekto. Tiel oni konsideras lin "la patro" kaj de la teoria komputiko kaj de la artefarita intelekto.[11] Spite tiujn atingojn, li ne estis tute agnoskita en sia hejmlando dum sia vivodaŭro pro sia samseksemo, kaj ĉar multo de lia laboro estis kovrita per la leĝo de oficialaj sekretoj ("Official Secrets Act").

En 1952, Alan Turing estis arestita pro akuzo de samseksemo, post kiam la brita polico trovis lin kaj alian viron seksagante. En tiu epoko la Labouchere Amendment de 1885 estis establinta ke "gross indecency" estis krima ofendo en Unuiĝinta Reĝlando. Post tiam, li estis devigita ricevi "hormon-terapion" (alternative de malliberigado), kiu forte perturbis lian menson; kaj post du jaroj de deprimo li sinmortigis per cianido en 1954, 16 tagojn antaŭ sia 42a naskiĝtago. Kvankam tio estis proklamita kiel "sinmortigo" la veneniĝo per cianido povis esti hazarda aŭ intencita kaj ne restis pruvaro por tio lasta.

Ekde 1966 omaĝe al Alan Turing oni ĉiujare atribuas la Premion Turing al komputikisto kiu signife kontribuis al la evoluo de komputiko. En 2009, post kampanjo en Interreto, la brita ĉefministro Gordon Brown faris oficialan publikan apologion de la brita registaro pro "la terura maniero laŭ kiu li estis traktita". La reĝino Elizabeta la 2-a garantiis al Turing postmortan pardonon en 2013. La "Leĝo Alan Turing" estas nune neformala termino por leĝo de 2017 en Unuiĝinta Reĝlando kiu retroire pardonis virojn akuzitaj aŭ eĉ kondamnitaj per historia leĝaro kiu eksterleĝigis samseksajn agojn.[12]

  1. "Who was Alan Turing?". Arkivigite je 2019-07-23 per la retarkivo Wayback Machine The British Library. Arkivita el la originalo la 23an de julio 2019. Alirita la 12an de aprilo 2020.
  2. Anon (2017). "Turing, Alan Mathison". Who's Who. ukwhoswho.com (online Oxford University Press eld.). A & C Black, an imprint of Bloomsbury Publishing plc. doi:10.1093/ww/9780199540884.013.U243891. Alirita la 12an de aprilo 2020.
  3. Newman, M.H.A. (1955). "Alan Mathison Turing. 1912–1954". Biographical Memoirs of Fellows of the Royal Society. 1: 253–263. doi:10.1098/rsbm.1955.0019. JSTOR 769256. Alirita la 12an de aprilo 2020.
  4. Gray, Paul (29a de marto 1999). "Alan Turing – Time 100 People of the Century". Time. Arkivita el la originalo la 19an de januaro 2011. Alirita la 12an de aprilo 2020. "Providing a blueprint for the electronic digital computer. The fact remains that everyone who taps at a keyboard, opening a spreadsheet or a word-processing program, is working on an incarnation of a Turing machine."
  5. Sipser 2006, p. 137
  6. 6,0 6,1 Copeland, Jack (18a de junio 2012). "Alan Turing: The codebreaker who saved 'millions of lives'". BBC News Technology. Arkivita el la originalo la 11an de oktobro 2014. Alirita la 12an de aprilo 2020.
  7. Nombraj fontoj asertas, ke Winston Churchill diris, ke Turing faris la unuopan plej grandan kontribuon al la venko de la Aliancanoj en la milito kontraŭ la Nazia Germanio. Tamen, kaj The Churchill Centre kaj la biografo de Turing nome Andrew Hodges estis asertintaj, ke ili ne konas dokumentaran pruvaron kiu subtenu tiun postulon, nek la daton aŭ kuntekston en kiu Churchill supozeble diris tion, kaj The Churchill Centre listigas ĝin inter la "mitoj" de Churchill, vidu Schilling, Jonathan (8a de januaro 2015). "Churchill Said Turing Made the Single Biggest Contribution to Allied Victory". Arkivigite je 2020-04-12 per la retarkivo Wayback Machine The Churchill Centre: Myths. Arkivita el la originalo la 17an de februaro 2015. Alirita la 12an de aprilo 2020. kaj Hodges, Andrew. "Part 4: The Relay Race". Update to Alan Turing: The Enigma. Arkivita el la originalo la 20an de januaro 2015. Alirita la 12an de aprilo 2020. Artikolo de BBC News kiu ripetis la postulon de Churchill estis poste korektita por diri ke ne estas pruvaro por tio. Vidu Spencer, Clare (11an de septembro 2009). "Profile: Alan Turing". BBC News. Arkivita el la originalo la 13an de decembro 2017. Alirita la 12an de aprilo 2020. "Update 13 February 2015"
  8. Vidu por ekzemplo Richelson, Jeffery T. (1997). A Century of Spies: Intelligence in the Twentieth Century. New York: Oxford University Press. p. 296. kaj Hartcup, Guy (2000). The Effect of Science on the Second World War. Basingstoke, Hampshire: Macmillan Press. pp. 96–99.
  9. Leavitt 2007, pp. 231–233
  10. Alan Turing publications indexed ĉe Google Scholar
  11. Beavers 2013, p. 481
  12. "'Alan Turing law': Thousands of gay men to be pardoned". BBC News. 20a de oktobro 2016. Arkivita el la originalo la 20an de oktobro 2016. Alirita la 12an de aprilo 2020.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search