Alproksimanto

Manieroj de artikulacio
Bruanto
Klaketo
Plozivo
Ejektivo
Injektivo
Afrikato
Frotsono
Siblanto
Sonoranto
Nazalo
Frapeto
Trilo
Alproksimanto
Fluanto
Vokalo
Duonvokalo
Lateralo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu eble ne ĝuste montriĝos en ĉiu retumilo.
redaktu

Alproksimantoj (aŭ fojfoje alproksimiĝoj, duonkonsonantoj kaj alproksimaĵoj) estas parolaj sonoj kiuj konsidereblas kiel intermezaj inter vokaloj kaj tipaj konsonantoj. En la artikulacio de alproksimantoj, artikulaciaj organoj striktigas la voĉan vojon, sed lasas sufiĉan spacon al aero por flui sen multa aŭdebla turbulo. Alproksimantoj estas tial pli malfermaj ol frikativoj. Tiu klaso de sonoj inkluzivas lateralajn alproksimantojn kiel [l], kiel en lipo, kaj alproksimantojn kiel [j] kaj [w] en jes kaj la angla well (analogie ankaŭ Esperanta "ŭato") kiuj respektivas proksime al la vokaloj [i] kaj [u], kaj al la Esperantaj duonvokaloj j kaj ŭ en kaj kaj .


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search